WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Laŭ Johano 7
Laŭ Johano 7
7 / 21
1
Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; ĉar li ne volis iradi en Judujo, ĉar la Judoj celis mortigi lin.
2
La festo de la Judoj, nomata la festo de laŭboj, proksimiĝis.
3
Liaj fratoj do diris al li: Transiru de ĉi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj disĉiploj ankaŭ vidu viajn farojn, kiujn vi faras.
4
Ĉar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo.
5
Ĉar liaj fratoj mem ne kredis al li.
6
Jesuo do diris al ili: Mia tempo ankoraŭ ne venis; sed via tempo ĉiam estas preta.
7
La mondo ne povas vin malami; sed min ĝi malamas, ĉar mi atestas pri ĝi, ke ĝiaj faroj estas malbonaj.
8
Supreniru vi al la festo; mi ankoraŭ ne supreniras al la festo, ĉar mia tempo ankoraŭ ne maturiĝis.
9
Dirinte tion al ili, li restis ankoraŭ en Galileo.
10
Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaŭ supreniris, ne malkaŝe, sed kvazaŭ sekrete.
11
La Judoj do serĉis lin ĉe la festo, kaj diris: Kie li estas?
12
Kaj fariĝis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris: Li estas bonulo; aliaj diris: Ne, sed li erarigas la amason.
13
Tamen neniu parolis malkaŝe pri li, pro timo antaŭ la Judoj.
14
Sed ĉirkaŭ la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis.
15
Kaj la Judoj miris, dirante: Kiel ĉi tiu scias skribojn, neniam lerninte?
16
Jesuo respondis al ili kaj diris: Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis.
17
Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, aŭ ĉu mi parolas nur el mi mem.
18
Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li.
19
Ĉu Moseo ne donis al vi la leĝon? kaj neniu el vi observas la leĝon. Kial vi celas mortigi min?
20
La homamaso respondis: Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin?
21
Jesuo respondis kaj diris al ili: Mi faris unu faron, kaj vi ĉiuj miras pro tio.
22
Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen ĝi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron.
23
Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea leĝo, ĉu vi koleras kontraŭ mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato?
24
Ne juĝu laŭ ŝajno, sed juĝu justan juĝon.
25
Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris: Ĉu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi?
26
Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. Ĉu eble la estraro certe scias, ke ĉi tiu estas la Kristo?
27
Tamen ni scias, de kie ĉi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas.
28
Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris: Vi jam min konas, kaj vi ankaŭ scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas.
29
Mi Lin konas, ĉar mi estas de Li; kaj Li min sendis.
30
Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, ĉar lia horo ankoraŭ ne venis.
31
Kaj multaj el la homamaso kredis al li, kaj diris: Kiam la Kristo venos, ĉu li faros pli multe da signoj, ol ĉi tiu faris?
32
La Fariseoj aŭdis la amason murmuranta tion pri li, kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn, por kapti lin.
33
Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ iom da tempo mi estas kun vi, kaj mi foriras al Tiu, kiu min sendis.
34
Vi min serĉos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi ne povas tien veni.
35
Tial la Judoj inter si diris: Kien ĉi tiu iros, ke ni lin ne trovos? ĉu li iros al la disĵetitoj inter la Grekoj kaj instruos la Grekojn?
36
Kia diro estas tio, kion li diris: Vi min serĉos kaj ne trovos, kaj: Kie mi estas, vi ne povas tien veni?
37
En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante: Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku.
38
Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo.
39
Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; ĉar la Spirito ankoraŭ ne estis donita, ĉar Jesuo ankoraŭ ne estis glorita.
40
Iuj do el la homamaso, aŭdinte tiujn vortojn, diris: Vere ĉi tiu estas la Profeto.
41
Aliaj diris: Ĉi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris: Tamen ĉu el Galileo la Kristo venas?
42
Ĉu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilaĝo Bet-Leĥem, kie David estis?
43
Tiel fariĝis pro li malkonsento inter la homamaso.
44
Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn.
45
Tiam la oficistoj revenis al la ĉefpastroj kaj Fariseoj, kaj ĉi tiuj diris al ili: Kial vi lin ne alkondukis?
46
Respondis la oficistoj: Ankoraŭ neniam tiel parolis homo.
47
La Fariseoj do respondis al ili: Ĉu vi ankaŭ estas erarigitaj?
48
Ĉu kredis al li iu el la regantoj, aŭ el la Fariseoj?
49
Sed tiu homamaso, kiu ne scias la leĝon, estas malbenita.
50
Tiam Nikodemo (tiu, kiu venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili:
51
Ĉu nia leĝo juĝas iun, se antaŭe oni ne aŭskultis lin, kaj ne sciiĝis, kion li faras?
52
Ili respondis kaj diris al li: Ĉu vi ankaŭ estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto.
53
Kaj ĉiu iris al sia domo;
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget